12
1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.
2 Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
3 Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.
4 Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion,
5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia.
6 Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido;
7 aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado;
8 aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.
9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.
10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
12 en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj;
13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
14 Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.
15 Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj.
16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj.
17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.
18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.
19 Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
21 Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.